Maljunulino trovis en karoto la diamantan fingroringon, kiun ŝi perdis 13 jaroj antaŭe en legomĝardeno

Iu fianĉiĝa ringo, kiun la kanadanino Mary Grams, 84-jaraĝa, perdis en sia legomĝardeno antaŭ 13 jaroj, estis trovita de ŝia bofilino.

La fingroringo de diamanto estis envolvanta karoton, kiun Colleen Daley rikoltis por la vespermanĝo. Ili loĝas en bieno kiu apartenas al la familio de 105 jaroj, kaj ĝi lokiĝas proksime al Armena en la provinco Alberto, okcidenta Kanado.

Purigante la karoton, Collen rimarkis la fingroringon kaj prezentis ĝin al sia edzo, la filo de Mary. Li tiam komprenis la aferon kaj sciigis sian patrinon, kiu preskaŭ ne kredis je tiu trovo.

Mary diris ke ŝi neniam konfesis tiun malaperon al sia edzo, Norman, kiu forpasis antaŭ kvin jaroj. Nur al sia filo la maljunulino tiam raportis pri la perdo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog