Protestoj per statuoj en Sud-Koreujo kolerigas Japanujon

En la lastaj tagoj ĉe busoj de kelkaj itineroj de la sud-korea ĉefurbo Seulo aperis nekutimaj pasaĝeroj – realgrandaj statuoj de senŝuaj virinoj, kiuj surhavas tradiciajn vestojn de la lando, kaj havas la manojn ripozantajn surkrure, kvazaŭ atendante venontajn ordonojn.

Tiuj statuoj aludas al la tielnomataj “konsolvirinoj”, kiuj estis la 200 mil koreaj virinoj uzataj de la japana imperio dum okupado de la korea duoninsulo, kadre de la Dua Mondmilito, por labori kiel seksaj rilatantoj kun soldatoj.

Protestoj tiurilate jam okazis en 1992, 2011 kaj januare-2017, sed Japanujo konsideras la aferon diplomatie solvita, pro la traktato subskribita de la landoj en 2015, kiu konsistis el formala japana pardonpeto kaj donaco je preskaŭ 10 milionoj da usonaj dolaroj al fonduso kiu helpas familianojn de la viktimoj trafitaj de tiu militkrimo.

“Ni maltrankviliĝas je tiuj malhelpoj kontraŭ la strebo por konservado de bonaj rilatoj inter Sud-Koreujo kaj Japanujo”, tion diris la japana proparolanto Yoshihide Suga, laŭ la gazeto “The Korea Times”.

Tamen flanke de la sudkoreanoj, la tempo de forgeso pri tiu afero ankoraŭ restas malproksime. Laŭ opinisondado fare de la usona firmao Gallup kaj diskonigita de la gazeto “The Japan Times”, 70% de la sud-korea loĝantaro konsideras, ke la traktado estis malbona, kaj ĝi devus esti denove pritraktata.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog