Librovendejo sen stoko tuje presas ekzempleron laŭpete de aĉetanto

En Parizo la librovendejo “Librairie des Puf”, kies operacio estas administrata de la eldonejo “Presses Universitaires de France”, vendas librojn presitajn en la ĉeesto de la kliento, laŭ ties peto. Ili estas produktitaj pere de aparato nomata “Espresso Book Machine” (Ekspresmaŝino de Libroj).

Tiu nomo por la maŝino estis elektita de la fabrikanto (la usona firmao “On Demand Books”), ĉar la tempodaŭro por fari libron per “Espresso Book Machine” similas al tiu por gustumi tason da kafo.

La maŝino staras funde de la butiko, kaj ĝi milde sonas, ŝanĝante pdf-dosierojn al libroj kun molaj kovriloj. Tabulkomputiloj estas uzataj de la klientoj por elekti la presotajn titolojn, kaj oni povas peti aldonon de dediĉa surskribo.

Laŭ la direktoro de la librovendejo, Alexandre Gaudefroy, komence la klientoj sentis iom da malkomforto pro manko de ekzempleroj por foliumi, sed ĉiuj fine surpriziĝas je la sistemo. “Ni antaŭvidis tagan vendadon po 10-15 libroj, sed fakte ĝi estas po 30-40. Ni jam pripensas malfermi butikojn en aliaj grandaj universitataj urboj de Francujo, kiel Lilo, Bordozo kaj Liono”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog