Maljuna paro mortis man-ĉe-mane per duobla eŭtanazio

Je la 4-a de julio, post 65 jaroj da geedziĝo, la nederlandanoj Nic kaj Trees Elderhorst mortis per malofta maniero – samtempa eŭtanazio. Ili ambaŭ estis 91-jaraĝaj.

Li estis trafita de apopleksio kvin jarojn antaŭe, kiuj limigis lian moviĝemon, kaj oftigis al li dolorojn kaj enhospitaligojn. Ŝi penis je flegado de sia edzo. Paŝi iĝis pli kaj pli malfacile, kaj ŝi eksuferis pri perdo de memoro.

Laŭ la nederlanda gazeto Algemeen Dagblad, unu el iliaj filinoj diris: “La geriatro asertis, ke nia patrino bonstatas. Tamen, se nia patro mortus, ŝi povus senti sin forlasita. Je tio ŝi estis timanta. Kune morti estis ŝia plej profunda deziro”.

En Nederlando leĝo pri eŭtanazio ekzistas de 17 jaroj. Post la akcepto de la peto de la paro, la tuta procedo bezonis ses monatojn. La koncerna registara instanco nomis al ili po unu teamo, por fazo kiu celas certigi, ĉe la postulanto, pri ties vera deziro morti.

Disigite ili estis intervjuitaj, kaj ambaŭ petoj estis aprobitaj. Post tiu decido, la paro adiaŭis ĉiujn kaj pritraktis sian propran funebraĵon. Je efektiviĝo de eŭtanazio ili interparolis per amaj vortoj, kaj mortis man-ĉe-mane.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog