Big Ben silentos dum kvar jaroj

Pro riparado de la fama horloĝturo de Parlamento de Unuiĝinta Reĝlando, kiu nomiĝas “Elizabeto-Turo”, la sonorilo Big Ben ne plu signalos la horojn dum kvar jaroj, laŭ hieraŭa komunikaĵo de la institucio (la 14-a de aŭgusto).

“Tagmeze, je la 21-a de aŭgusto, la famaj sonorilfrapoj de Big Ben lastfoje sonos antaŭ de la granda ripara laborado”, tion anoncis la komunikaĵo. “La sonorilfrapoj rekomenciĝos iam en la jaro 2021”.

Kadre de la faraĵoj oni prizorgos la sferon kaj meĥanismon de la horloĝo, ties sonorilojn kaj strukturon de tiu 96-metra turo, kiu estis konstruita en la jaro 1856. Ankaŭ estos konstruita lifto, kiel alternativo al la 334 ŝtupoj por trafi la supron de la turo.

Steve Jaggs, kiu respondecas pri la horloĝo, invitas la publikon rendevui amase ĉe la parlamenta placo, por aŭskulti la lastajn sonorilfrapojn ĝis ties estonta reapero en 2021.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog