Kelkaj logistikaj trajtoj pri la nuna vojaĝo de la saudaraba reĝo

Kadre de itinero tra Azio, la reĝo Salman de Saud-Arabujo alvenis ĉi-dimanĉe (la 13-an de aŭgusto) en Indonezio, kiu estas lando kun la plej granda islama loĝantaro tutmonde. De 47 jaroj tiu estas la unua vizito de iu saudaraba monarko al la lando.

La 81-jaraĝa reĝo kunportas “bagaĝon” da 459 tunoj, akompanantaron da 1.500 homoj, kiuj loĝos en kvar hoteloj, krom du limuzinojn Mercedes-Benz S600, du liftojn, kaj rulŝtuparon.

Inter la akompanantoj estas 150 ĉefkuiristoj, kiuj prizorgos la nutradon de la grupo, kun manĝoj kiuj estas permesataj por la religio (Halalo).

27 aerflugoj estis bezonataj por transporti ĉion de Saud-Arabujo al Indonezio. En Jakarto, bonvenigita de la prezidento Joko Widodo, la reĝo Salmon surteriĝis per sia ora rulŝtuparo kaj lifto.

Post tri tagoj la reĝo kune kun sia sekvantaro ferios en la paradiza insulo Balio, kiu jam ricevis naŭ aerflugojn kun siaĵoj de la grupo. Krom Indonezio la reĝo Salman vizitos Brunejon, Japanujon, Ĉinujon kaj Maldivojn.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog