Aparta laborposteno allogas 100 mil kandidatojn

Ununura posteno cele al aparta misio por la firmao “SerasaConsumidor” furoras en Brazilo, kaj ĝi jam ricevis 100 mil aliĝojn pere de la retejo “O emprego dos sonhos” (La revata dungado), kies limdato por kandidatiĝoj finiĝos je la horo 23:59 de la venonta dimanĉo, la 13-a de aŭgusto.

La kontraktota kandidato havos kiel misio, veturante tra 40 brazilaj urboj, raporti pri financa vivo de la homoj, kiuj li trovos en tiu vojaĝado, kaj diskonigi tiujn historiojn en la sociaj retoj (tekste, bilde, videe).

Por la tuta sezono (de la 4-a de septembro 2017 ĝis la 31-a de aŭgusto 2018) la malneta salajro estos 100 mil realoj (preskaŭ 27 mil eŭroj), kaj krome avantaĵoj estos pagitaj de la firmao, kiel transportado, gastigado, nutrado kaj malsanokosta asekuro.

La alvokitoj por la dua fazo, devos krei 45-sekundan filmeton pri financa edukado kaj publikigi ĝin en la retejo de la projekto. Ili trapasos balotadon ĝis la 19-an de aŭgusto, kiam la homoj povos voĉdoni laŭ siaj preferoj.

La 10 partoprenantoj kun pli da voĉdonoj, krom kvin elektitaj de teamo de la firmao, tiuj trapasos al la fina etapo, kiu konsistas el skajpa intervjuo. La kontraktota venkinto estos anoncita je la 25-a de aŭgusto.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog