Junulo, kiu bremsis la tutmondan informadikan atakon, estis arestita de FBI

Marcus Hutchins, la 23-jaraĝa brita fakulo pri informadika sekureco kiu pasint-maje bremsis la tutmondan informadikan atakon, estis arestita de FBI last-merkrede, la 2-an de aŭgusto, en la urbo Lasvegaso (Nevado – Usono). Li estas konata kiel “MalwareTech”, kaj venis en Usonon por partopreni la konferencojn de kodumuloj “Black Hat” kaj “Def Con” en tiu urbo.

Tiu okazintaĵo estis konfirmita de la usonaj aŭtoritatoj al la retejo “Motherboard”, kaj al la gazeto “Telegraph”.

La supoza partopreno de Hutchins en la kreado kaj disvastigado de la “troja ĉevalo nomata Kronos”, kiu trafis diversajn bankojn en la jaroj 2014 kaj 2015, estas la kialo de lia malliberigo, laŭ FBI.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog