Du homoj mortis surplaĝe pro trafo de malgranda aviadilo

Aŭtoritatoj informis al la loka gazetaro, ke merkrede (la 2-an de aŭgusto) malgranda aviadilo faris krizan alteriĝon en la plaĝo “São João da Caparica”, de la urbo Almada (Portugalujo), kaj mortigis du homojn kiuj tiam estis plaĝumantaj tie.

Laŭ la komandanto Paulo Isabel la viktimoj estas iu 56-jaraĝa viro kaj iu 8-jaraĝa knabino, kaj la gazeto “Diário de Notícias” asertis, ke ili ne estus parencoj.

La aviadilo estas tiu CESSNA C152, fabrikita en la jaro 1978-a, kiu paneis dum praktika leciono pri pilotado kaj estis devigita al kriza alteriĝo en la plaĝo. Ĝi estas propraĵo de la firmao “Aeródromo de Torres Vedras”, sed de jaroj ĝi estas luita de la lernejo “G-AIR”, de la urbo Cascais.

Atestantoj raportis, ke la afero subite okazis – la aviadilo silente alproksimiĝis, kaj pro tio la homoj ekvidis ĝin nur kiam ĝi estis jam tre proksima.

Per komunikaĵo Nacia Aŭtoritato Mara informis, ke la du veturintoj de la aviadilo suferis nenion, kaj ili estas nun aŭdataj de la servo pri krima enketo, de Mara Polico.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog