Princo Filipo emeritiĝis hieraŭ, post 65 jaroj da reĝaj devoj

Posedante la rekordon pri vivdaŭro inter ĉiuj britaj reĝinedzoj, Princo Filipo, Duko de Edinburgo, plenumis hieraŭ (la 2-an de aŭgusto) sian lastan oficialan taskon – subpluve li sole ĉeestis paradon fare de Reĝa mararmeo ĉe Palaco Buckingham en Londono. Li militservis ĉe mararmeo dum Dua Mondmilito.

Lia emeritiĝo estis anoncita pasint-maje, unu monato antaŭ lia 96-jariĝo. Kiel emeritulo, li eventuale povos elekti partopreni oficialajn eventojn kune kun la reĝino.

Jen nombroj koncernaj al la publika vivo de Princo Filipo:
Ĉeesto en eventoj (sole) – 22.191
Vizitoj al eksterlando (sole) – 637
Paroladoj – 5.493
Envolviĝo en iniciatoj pri karitato – 785
Ceremonioj pri flaga prezento (milita regimento) – 54
Eventoj pri militservo – 32
Libroj verkitaj – 14

Lia edzino, Ŝia Reĝina Moŝto, Elizabeto la 2-a, kiu malofte faras publike karesan geston, en 2011 komentis pri li: “Li estas mia roko. Li iĝis mia forto kaj ankro”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog