Ĉinujo inaŭguris sian unuan fremdan militbazon

Laŭ komunikaĵo de ĝia registara novaĵagentejo, Ĉinujo oficiale inaŭguris eksterlande sian unuan militbazon, en Ĝibutio – lando apartenanta al “Korno de Afriko”, la tiel nomata kornoforma orienta ekstremaĵo de Afriko, kiu konsistas el la landoj Etiopujo, Eritreo kaj Somalujo, krom Ĝibutio. La afero koincidas kun la 90-jariĝo de Popola Liberiga Armeo.

Ekde kiam Ĉinujo manifestis, fine de la jaro 2015-a, sian emon starigi tian militan bazon, la registaro en Pekino multfoje asertis, ke tiu ago ne rilatas al ia milita ekspansio, sed ĝi koncernas agadon kontraŭ piratado, protektado de vojoj pri markomerco kaj internaciaj aktivaĵoj.

Ĝibutio jam gastigas similajn militbazojn de Usono, Francujo kaj Japanujo, kiuj inter aliaj celoj subtenas militajn ŝipojn, kiuj eskortas konvojoj pri humanitara helpo al diversaj landoj de tiu regiono, krom monitori la marojn por kontraŭbatali piratadon.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog