Uzi telefonon dum strat-piediro pravigos monpunon

La plialtiĝo de trafikakcidentoj en Havajo (Usono) devigis la aŭtoritatojn de Honoluluo efektivigi urĝajn agojn, kiel aprobi leĝon, kiu malpermesas al piedirantoj uzi telefonon kaj aliajn elektronikajn aparatojn dum trapaso de stratoj. La leĝon estis aprobita de la magistrato antaŭ du semajnoj, per voĉdonoj sep favoraj kaj du kontraŭaj. Ekde la venonta 25-a tago de oktobro, kiu esti rimarkata uzante poŝtelefonon dum trairo surstrate, tiu devigos pagi monpunon inter 15 kaj 35 usonaj dolaroj, aŭ ĝis USD 99 okaze de rekulpiĝo.

Kirk Caldwell, kiu estas la urbestro de Honoluluo, agnoskas, ke tiu leĝo estas drasta, sed bezonata, pro neprudenta sinteno de la piedirantaro. “Ni bedaŭrinde rememoras, ke ni posedas titolon de urbo tia, kun plej alta indico pri homoj trafitaj de veturiloj ĉe strat-kruciĝoj, ĉefe la maljunuloj”.

Sed ondo da protestoj al tiu leĝo jam venis. Kritikuloj asertas, ke la registaro ne devus leĝodoni pri aferoj tuŝantaj la privatan vivon de la civitanoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog