Tribunalo decidis altrudi apartan sonadon de telefonalvoko ĉe aparatoj de malbonaj pagantoj

En orienta Ĉinujo, tribunalo de la provinco Ĝjangsuo decidis, ke la malbonaj pagantoj de tiu regiono havu apartan sonadon ĉe iliaj aparatoj je ĉiu telefonalvoko, cele hontigi ilin kaj premi ilin pagi siajn ŝuldojn.

Tia neordinara instruo estis diskonigita hieraŭ (dimanĉe, la 30-an de julio), fare de la oficiala ĉina novaĵagentejo “Xinhua”.

La Popola Tribunalo de Guanyun-Kantono, en Ĝjangsuo, partnere kun loka telefonfirmao kreis “specialan sonaĵon” por la tiel nomataj “laolai” (personoj kun ŝuldoj).

Krom la identiga sono, la alvokanto de la ŝuldanto aŭskultos aŭtomatan mesaĝon: “La abonanto, kiu vi alvokas, estis enlistigita de la Popola Tribunalo de Guanyun-Kantono pro manko de pago de liaj ŝuldoj. La Tribunalo dankas vian apogon”.

Wang Yong, kiu estas funkciulo de la tribunalo, klarigis, ke tiu agado “malhonorigos la ŝuldantojn, kaj devigos ilin lasi siajn rifuĝejojn”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog