Firmao garantias, ke ĝia robota polvosuĉilo ne estas spiono

Ĉi-semajne estis diskonigita, ke la usona firmao “iRobot” povus uzi la robotan polvosuĉilon “Roomba” por kolekti informojn pri la domoj de ĝia klientaro kaj poste vendi tiujn datumojn al aliaj firmaoj. Tamen ŝajne tiu supozo devenas el miskompreno.

La tuta problemo ekestis per frazon intervjue dirita de Colin Angle, kiu estas prezidanto de la firmao “iRobot”. Li asertis, ke ekzistas “ampleksa sistemo pri aĵoj kaj servoj, kiu inteligenta domo povos montri, se oni havus riĉenhavan mapon de ties interno, kies kunhavigo dependus de permeso de la uzanto”.

Roomba kaj similaj aparatoj posedas kameraojn kaj sentilojn, kiuj permesas al ili plenumi aŭtomatan purigadon de la domo.

Laŭ la firmao, informoj kiel tempodaŭro de purigado, trairita distanco kaj mesaĝoj pri eraroj povas esti senditaj al la “nubo” kaj esti prezentitaj per poŝtelefonoj, se la polvosuĉilo Roomba estas konektita per vifio (sendrata reto).

“Tia estis malĝusta interpreto. Colin neniam disris, ke iRobot provus vendi datumojn aŭ mapojn de internodomo de la konsumantoj al aliaj firmaoj. Ni neniam pritraktis interŝanĝon de datumoj kun aliaj firmaoj, kaj neniam vendus informojn pri niaj klientoj”, tion asertis iRobot al la retejo ZDNet.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog