Ŝoforo detruis aŭtomobilon Ferrari post unu horo de ties aĉeto

Brita ŝoforo detruis aŭtomobilmodelon Ferrari unu horo post aĉeti ĝin. La polico asertis, ke mirakle li eskapis el la akcidento sen gravaj vundoj, sed lia aŭto ne spertis saman bonŝancon.

La polico de la urbo South Yorkshire afiŝis fotojn de la aŭtomobilo detruita kaj ĉirkaŭvolvita de fumo, asertante, ke ĝi bruliĝante per flamoj flugis el la ŝoseo, kiu estus malseka, en norda Britujo. Tiu modelo estas “Ferrari 430 Scuderia”, kies kosto estas 220 mil eŭroj.

Trafita nur de etaj tranĉoj la ŝoforo diris al la policistoj, ke li estis aĉetinta tiun aŭton nur horo antaŭe. La akcidento okazis last-ĵaŭde, la 27-an de julio.

Ferrari estas aŭtomobilmodelo de la itala firmao Fiat. Ĝi faras luksajn kaj sportajn aŭtojn. La firmaon fondis Enzo Ferrari en 1929 en la urbo Modeno.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog