Nazia ŝipo kun ŝarĝo da brazila oro estis trovita ĉe islanda marbordo

“Minden” estas nazia germana ŝipo, kiu estis subakvigita je la 24-a de septembro 1939, kaj ĝi estis trovita antaŭnelonge en la islanda marbordo, fare de la brita firmao “Advanced Marine Services”, kiu estas faka entrepreno pri savo de pereitaj ŝipoj.

La ŝipo enhavus ŝarĝon de kvar tunoj da oro, kiu valoras 110 milionojn da eŭroj. Tiu oro estis prenita el “Banco Germânico”, kiu estis brazila filio de iu banko de la germana urbo Dresdeno.

Kiam ĝi estis alproksimiĝanta al Eŭropo, tiam Minden estis identigita de militoŝipoj de la brita mararmeo, nome “HMS Calypso” kaj “HMS Dunedin”. Do, Hitlero mem ordonis al la kapitano, la subakvigon de la ŝipo Minden por malebligi al la britoj, la prenon de la ŝarĝo. La ŝipanaro estis tiam savita kaj kondukita al ŝipbazo “Scapa Flow” en la insuloj Orkadoj, proksime al nordaj bordoj de Skotlando.

Oni atendas nun, ke islandaj aŭtoritatoj difinu tiun, kiun havos rajtojn pri la restaĵoj de tiu ŝipo, kaj eventuale rajtigi la firmaon “Advanced Marine Services” venigi ilin al Britujo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog