Virino akuzita pri detruo de 54 violonoj estis arestita

Laŭ iu proparolanto de la polico, Midori Kawamiya estas akuzita de kaŝe eniri la domon de sia eksedzo, per dispecigo de fenestro, en la urbo Aichi (centre de Japanujo), inter la tagoj 30-a de januaro kaj 19-a de februaro 2014. La viktimo postulas kompenson je 105,9 milionoj da enoj (ĉirkaŭ 950 mil usonaj dolaroj).

Informis la gazeto “Yomiuri”, ke la akuzita estas ĉinino. Post fari la supozan krimon ŝi diversfoje vojaĝis inter Ĉinujo kaj Japanujo, kaj estis arestita okaze de ŝia lasta reveno en Tokion, laŭ la novaĵagentejo Kyodo.

La detruitaj muzikinstrumentoj estis ĉu fabrikitaj ĉu kolektitaj de la eksedzo, kiu estas sesdekjaraĝa norvego. Inter ili estis unu itala violono valorinta 50 milionoj da enoj.

Kiam tiuj objektoj estis detruitaj, tiam la paro estis pritraktanta sian divorcon.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog