La unua aerŝipo per ŝipanoj produktita en Sud-Ameriko

Okazis ĉi-lunde matene, la 24-an de julio, la inaŭgura flugo de la unua produktita en Sud-Ameriko aerŝipo per ŝipanoj. La deteriĝo efektiviĝis en la urbo São Carlos (subŝtato São Paulo – Brazilo) je la horo oka kaj duono, kaj estis vive elsendita pere de fejsbukpaĝo de la fabrikanto, nome la firmao “Airship do Brasil”.

Laŭ informoj de la fabrikanto, la aerveturilo ADV3-X01 estas 49 metroj longa, 17 metroj alta kaj povas transporti 1,2 tunojn da ŝarĝo. Krom piloto, ĝi havas lokon por kvin homoj. La motoro da 300-ĈP ebligas rapidecon da 85 kilometroj/hore.

Aerŝipoj ne postulas aviodromon por alteriĝo aŭ ekflugo. Jen kelkaj uzeblecoj por tiuj flugmaŝinoj: pilota trejnado, transporto de pasaĝeroj, flugo por aerfotometria rekono, agrikulturo, serĉo kaj savo, etaj ŝarĝoj, malfacile alirebla loko, kontrolo de reto de elektraj kabloj, merkatiko, propagando, ktp.

La komercado de tiu veturilo komencos en 2018, kaj la firmao prilaboras ankaŭ la modelon ADB-3-30, kiu kapablos de transporti 30 tunojn da ŝargo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog