NASA petas helpon de fakuloj pri origamio

Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio (angla mallongigo NASA) anoncas helpopeton al fakuloj pri origamio cele trovi solvon al problemo, kiun “ĝi ne sukcesis solvi interne”: elpensi ŝildon kontraŭ radiado por protekti kosmonaŭtojn kaj kosmoŝipojn kontraŭ sunradiado dum kosmoveturado.

Precize NASA serĉas ion, kio povus esti “sufiĉe faldita kaj kompaktigita”, por ke astronaŭtoj povus etendi ĝin post alteriĝo en iu planedo, kaj tiamaniere havi protekton kontraŭ sunradiado – tion klarigis al la brita gazeto “The Guardian” Matt Barrie, kiu estas fondinto de la retejo Freelancer, kie ekde la venonta 26-a de julio la interesuloj povos submeti siajn projektojn tiurilatajn.

Per tia solvo NASA ankaŭ celas (krom protektado de sano kaj elektronikaj sistemoj) ŝpari spacon ĉe kosmoŝipoj, kiuj ebligus kunportadon de pli da homoj kaj ekipaĵoj.

Kadre de la afero “NASA kaj origamio”, ekzistas elstarulo, nome la inĝeniero Robert Lang, kiu lasis sian postenon en tiu agentejo por plene dediĉi sin al tiu japana arto. “Eksciante kiel faldo estiĝas ĉe papero, oni povas same fari per aliaj materialoj”, tion li klarigis en epizodo de la projekto “Really Great Big Stories”. Kaj li asertas: “Faldi paperon similas al danco kun partnero, kies movojn oni jam konas”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog