Havajo pritraktas eblecon de misila atako farota de Nord-Koreujo

La subŝtato Havajo (Usono) starigis kampanjon cele al pretigado de la insularo je ebla misila atako el Nord-Koreujo, laŭ informis ĉi-vendrede (la 21-a de julio) diversaj usonaj amaskomunikiloj.

La turisma sektoro kritikis tiun decidon, asertante ke tia minaco estas tre malcerta por pravigi tian krizan planon, kaj la afero povos maltrankviligi la turistojn, sed la Agentejo pri Kriza Kunordigado de Havajo kredas, ke tia pretiĝo ne plu devas esti prokrastita.

La plano memorigas la pretiĝojn por la malvarma milito, kiu disvolviĝis post la Dua Mondmilito en la insularo, kiu estis trafita de neatendita atako fare de la japana eskadro en 1941 al la bazejo Pearl Harbor.

Komence de julio Nord-Koreujo unuafoje sukcesis je testo pri interkontinenta misilo, kaj ekde tiam oni timas, ke la reĝimo de Kim Jong-un kapablus trafi la usonan subŝtaton Alasko, kiu estas pli malproksima de Nord-Koreujo ol Havajo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog