Fizika handikapulo estis priservita per nekutima maniero en banka agentejo

Pasintsemajne en Fejsbuko la instruistino Maria Isabel Paiva raportis okazaĵon kiu kortuŝis ŝin, dum ŝia atendado ĉe agentejo de la banko “Caixa Econômica Federal”, en la urbo Volta Redonda-RJ (Brazilo) – temas pri iu estro, kiu sidiĝis surplanke antaŭ fizika handikapulo por priservi lin.

“Mi estis rigardanta la ĉirkaŭaĵo kaj subite mi rimarkis tiun sinjoron, kiu alproksimigiŝ kaj sidiĝis sur la planko, babilis kaj ridetis al la handikapulo. En tiu momento mi rimarkis, ke li estis priservanta tiun handikapitan personon”, tion diris Maria Isabel.

“Mi estis deĵoranta ĉe mia labortablo interne de la agentejo kiam nia helpantino al klientoj ĉe enirejo, sciigis min, ke sinjoro José bezonis ŝangi sian pasvorton. Nu, mi iris tien alportante la koncernan aparaton kaj pro lia korpa malhelpo mi sidiĝis antaŭ li por tiu tasko”, tion informis Luiz Cláudio. Krome – “Prizorgi aliulojn kiel prizorgi si mem, eĉ per simplaj agoj, ja estas ekzemplo pri bona konduto”.

Tiu epizodo mirigis la homojn tie, kaj en la socia retejo la rilata afiŝo furoris.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog