Viro trafis parkumitan aŭton kaj lasis tie noton kun telefonnumero

Alveninte ĉe sia parkumita aŭto, en la urbo Itararé SP (Brazilo), la policisto Cristiano Borges rimarkis, ke ĝia retrospegulo estis forigita. Sed lia indigniĝo tuj malaperis pro skribaĵo enmetita sur la antaŭa glaco, kiu tekstis jene: “Mi trafis vian retrospegulon. Telefonu al mi. Sandro”.

“Tiu sinteno impresigis min, ĉar bedaŭrinde nune tia sperto tre maloftas. La homoj kolizias kaj fuĝas”, tion diris Borges.

La aŭtoro de la noto estas la notaria funkciulo Sandro Moraes, kiu tiam estis veturanta per sia aŭto kune kun sia 9-jaraĝa filo, kiam la eta kolizio kontraŭ la parkumita aŭto okazis.

Sandro diris, ke miriĝis antaŭ la vigla diskonigo de sia ago. Laŭ li, je tia akcidento, lasi kontaktilon devus esti ordinara sinteno. “Mi volis honeste agi, eĉ ĉar la afero utilos kiel bona ekzemplo al mia knabo. Kaj mi faris tion, ĉar mi dezirus, oni farus la samon al mi”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog