Svisa glaĉero malkaŝas paron kiu malaperis 75 jaroj antaŭe

La svisaj amaskomunikiloj raportis ĉi-marde (la 18-a de julio), ke paro malaperinta 75 jaroj antaŭe en Alpoj estis trovita en mallongiĝanta glaĉero.

Je la 15-a de aŭgusto 1942 Marcelin e Francine Dumoulin, kiuj estis gepatroj de sep infanoj, foriris por melki siajn bovinojn en kamparo de la vilaĝo Chandolin (Kantono Valezo – Svislando), kaj de tiam ili neniam estis trovitaj.

“Ni dumvive, senĉese serĉadis ilin. Ni planis iam havigi al ili meritan funebron. Mi diras, ke post 75 jaroj da atendado, tiu novaĵo profunde trankviligas min”, tion diris al la gazeto “Le Matin” la plej juna filino de la paro, Marceline Udry-Dumoulin, 79-jaraga.

Per vespera komunikaĵo la polico de Valezo informis, ke la du korpoj estis trovitaj de iu laboristo en la lasta semajno, kune kun siajn identigiloj, en Tsanfleuron-Glaĉero, proksime al aertelfero de skiado super la turisma stacio Les Diablerets.

Tiuj korpoj troviĝis flanko-ĉe-flanke, tute konservitaj en la glaĉero, kaj iliaj siaĵoj aspektis netuŝitaj. DNA-ekzamenon oni realigos, por konfirmi la identon de la paro.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog