Kune kun pardonpeto, viro redonas monon ŝtelitan antaŭlonge

La usonanino Amy Christine afiŝis sur Fejsbuko foton pri monbiletoj sur pardonpeta letero (entute 140 usonaj dolaroj), kiu ŝi ĵus ricevis. La afero rilatas al ŝia monujo, kiu malaperis el ŝia sako antaŭlonge, je la tago ke ŝi havigis al si novan laborpostenon.

Laŭ la letero de la ŝtelisto, li estis drogulo, kiu jam de kvar jaroj sukcesis ŝangi sian vivon. Li skribis: “Antaŭnelonge mi trovis vian vizitkarton, mi decidis serĉi vin, kaj jen mi. Kiom da frustriĝo kaj malespero fare de mi al vi, tiom mi ne povas imagi. Mi neniam denove agos tiamaniere kontraŭ iu, kaj mi vivos honeste. Mi deziras al vi feliĉon, propsperon kaj sanon”.

Kortuŝite pro la sinteno de tiu viro, Amy decidis fari la afiŝon, dirante: “Mi ne kredas, ke post longe iu strebis por trovi min. Nekonatulo, mi tre ĝojas sciante ke vi bonfartas. Tre dankon, vi plorigis min”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog