Oftalmologoj surpriziĝis je okulo kun 27 kontaktlensoj ene

Kirurgoj de la hospitalo “Solihull” de la urbo Birmingham (Unuiĝinta Reĝlando), dum pretiĝo de maljunulino por katarakta operacio trovis 27 kontaktlensojn interne al ŝia okulo.

Unue, pro ekvido de nekutima blueta maso ĉe unu okulo de tiu 67-jaraĝa virino, la kuracistoj trafis tie 17 kontaktlensojn, sed ne nur, ĉar aliaj 10 tiaj troviĝis en malantaŭo de okulglobo.

Malgraŭ tio, ke la virino jam antaŭe estis ekzamenita de kuracisto, tiam oni malkovris nenion tiurilate.

Laŭ ŝia supozo, ŝia aĝo estis la kaŭzo de malkomforto je ŝia okulo. Jam de 35 jaroj ŝi uzas unuuzajn kontaktlensojn, kaj ŝi agnoskis, ke foje enmetis alian novan, post ne trovi tiun supoze perdita.

La oftalmologo Rupal Morjaria, kiu prizorgis tiun kazon, komentis: “Ni surpriziĝis, ke ŝi neniam rimarkis tion. Certe la afero havigis al ŝi multe da okula turmento”. La kirurgio estis prokrastita ĝis elimino de risko pri interna inflamo de la okulo.

Tiu okazintaĵo okazis novembre pasintjare, sed nur nune ĝi estis diskonigita de brita medicina gazeto.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog