Aperis aparato, kiu lige kun telefona aplikaĵo atentigas pri korpa malbonodoro

En Japanujo estis lanĉita ĉi-ĵaŭde (la 13-a de julio) iu aparato kiu promesas helpi tiujn, kiuj maltrankviliĝas je siaj korpaj odoroj.

Nomata “Kunkun Body”, ĝi estas detektilo pri odoroj, kiu konektiĝas per Bludento, kaj atentigas la uzanton pri io neakceptebla, laŭ la brita taggazeto “The Guardian”.

Tiu sistemo estis disvolvita de la firmao pri fotiloj kaj presiloj “Konica Minolta”, kaj ĝi fokusigas la regionojn de akseloj, kapo, piedoj kaj malantaŭo de aŭrikloj.

La aparato celas al detektado de odoroj pri ŝvito kaj graso, kaj ĝi havas grandon simile al tiu de eta sonregistrilo. Kunkun Body estas vendata kontraŭ 30.000 japanaj enoj (ĉirkaŭ 230 eŭroj).


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog