Ulo izolita ene de bankaŭtomato petis helpon per skribaĵoj tra elirejo de kvitancoj

Merkrede (la 12-a de julio) en la urbo Corpus Christi (Usono) dungito estis riparanta bankaŭtomaton de Bank of America (Banko de Ameriko), kaj tiam la seruro de la koncerna ĉambro paneis kaj li restis izolita tie.

Tiu ulo, kies nomo ne estis informita da la polico, estis lasinta sian poŝtelefonon ene de aŭtomobilo, kaj kreive trovis agmanieron por solvi la problemon. Sen kontakto kun la ekstera ĉirkaŭo, li decidis ĵeti skribaĵojn kun helpopeto tra la elirejo de kvitancoj. Tiamaniere, la uzontoj de la maŝino ekscius pri ekzisto de iu malantaŭ tiu bankaŭtomato, kiu estus bezonanta helpon.

La skribaĵo tekstis: “Bonvole helpu min. Mi estas barita ĉi tie, kaj mi ne alportas mian telefonon. Telefonalvoku al mia ĉefo, mi petas”. Malgraŭ tio, ke multaj homoj supozis temi pri ŝerco, feliĉe estis kliento kiu raportis la aferon al la polico, pro la skribaĵo. Sekve venis la agento Richard Olden, kiu liberigis la viron.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog