Homa ĉeno savis familion el dronado

Grupo da naŭ homoj, kiuj estis dronantaj ĉe plaĝo en la usona subŝtato Florido, estis savita de aliaj homoj, kiuj formis homan ĉenon por kapti ĝin.

Tiu epizodo okazis lastsabate (la 8-a de julio) en iu plaĝo de la urbo Panama City, kiu malproksimas pli ol 570 kilometroj de la urbo Orlando, ambaŭ en Florido (Usono). Laŭ la loka gazeto “The Panama City News Herald” pli ol 80 homoj ariĝis por starigi la homan ĉenon cele al savo de la grupo.

Roberta Ursrey raportis, ke ŝi maltrankviliĝis ekvidante siajn filojn, kiuj estis naĝantaj sufiĉe for de la plaĝo, kaj tiam ŝi ekkriis petante helpon. Sekve ŝi tuj eniris maren, kaj estis sekvata de la patro, kuzino, avino krom aliaj tri homoj solidaraj kun la situacio. Tamen eĉ trafante la knabojn, la savo fiaskis, kaj ili petis helpon.

Tiam la homoj surplaĝe ekvidante la danĝeron volonte mobiliziĝis por savi la familion, per homa ĉeno ekde la plaĝo ĝis la loko kie troviĝis la familio (ĉirkaŭ 100 metroj malproksime).

En la ĉeno partoprenis du aliaj filinoj de tiu familio, kaj la strebado je tiu faro estis tiel vigla, ke iu virino en ĝi estis tiam trafita de koratako, kaj ŝi estis tuj enhospitaligita.

Foto de la homa ĉeno furoris ĉe sociaj retejoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog