Giganta glaciinsulo ĵus estiĝis el glacia platformo en Antarkto

Unu duiliono da tunoj estas la pezo de la blokego, kiu ĵus ellasiĝis el glacia platformo en Antarkto, laŭ anonco ĉi-merkrede (la 12-a de julio) fare de scientistoj de Swansea-Universitato (Unuiĝinta Reĝlando).

Per komunikaĵo la fakuloj pri antarktaj studoj de tiu universitato informis, ke inter la tagoj 10 kaj 12 de julio la blokego, kiu estas 5.800 kvadrataj metroj longa, plenumis sian tutan disiĝon el la glacia platformo “Larsen C”, de la blanka kontinento.

“Ĝi povos resti senfrakcia, sed pli eblas, ke ĝi disrompiĝos je fragmentoj. Parto de tiu glacio povos resti tie dum jardekoj, dume aliaj partoj povos trafi plej varmajn akvojn norden”, tion asertis la profesoro Adrian Luckman, kiu estas la ĉefa esploristo de la projekto MIDAS, por monitorado de la glacia platformo, de jaroj.

Laŭ la esploristoj la tutmonda varmiĝo povis iagrade, helpi je akceliĝo de la rompiĝo, sed konkretaj sciencaj pruvoj por demonstri tiun teorion ne estas.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog