Vatikano malpermesas senglutenan hostion

Lastsabate (la 8-a de julio) Vatikano determinis, ke faruno uzota por produkti hostiojn ne povas esti tute sen gluteno, kiu nepras por eviti bezono de nutraĵ-aldonaĵo je ilia produktado).

Laŭ la dokumento tiu instruo praviĝas ĉar nuntempe hostioj estas vendataj en superbazaroj kaj interreto, kaj tio povas estigi dubon tiurilate. En pasinto tiaj nutraĵoj estis produktitaj ekskluzive de religiaj komunumoj.

La kardinalo Robert Sarah, pro peto de la papo Francisko, sendis leterojn al ĉiuj episkopoj kun informoj pri la afero. Laŭ la teksto, aldono de aliaj ingrediencoj kiel fruktoj, sukero kaj mielo, estas konsiderata de la Katolika Eklezio kiel “serioza misuzo”, kaj ĝi nuligas la komunion.

Laŭ la katolika tradicio, en la komunio pano kaj vino iĝas la korpo de Kristo, kondiĉe ke ili estus produktitaj laŭ la ekleziaj reguloj, t.e., pano sen uzo de gisto, fare nur per faruno, kaj pura vino el vinberoj, sen mikso kun aliaj substancoj.

Tamen laŭ la dokumento la uzo de tritiko aŭ vinbero modifitaj per gentekniko ne nuligas la eŭĥaristion.

Pri hostio: vikipedia artikolo


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog