Bonŝanca junulino dufoje je la sama semajno gajnis monon el loterio

La 19-jaraĝa junulino Rosa Dominguez gajnis monpremiojn je entute 655 mil usonaj dolaroj en loterio.

Laŭ infomoj fare de “California Lottery”, kiu estas la organizo reganta la loterion de la subŝtato Kalifornio (Usono), dum veturado per sia aŭto, Rosa Dominguez haltis ĉe benzinstacio en la urbo Paso Robles kaj tie ŝi aĉetis kelkajn tujajn loteriojn, estante unu el ili premiita je 555 mil usonaj dolaroj.

“Tiam reage mi ege nervoziĝis, kaj estis emanta al plorado”, tion ŝi diris.

Post tagoj ŝi denove aĉetis kelkajn tujajn loteriojn, ĉe benzinstacio en la urbo Greenfield, kaj ĉi-foje ŝi gajnis 100 mil usonajn dolarojn.

Ĝis nun ŝia ununura decido pri la farotaj elspezoj per tiu sumo temas pri aĉeto de nova aŭtomobilo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog