Francujo ĉesigos ĝis 2040 vendadon de aŭtoj, kiuj uzas benzinon aŭ dizeloleon

Dum prezento de la registara “klimata plano”, por atingo de la celoj de la pariza interkonsento pri klimatoŝanĝiĝo, la nova ministro pri ekologio Nicolas Hulot anoncis ĉi-jaŭde (la 6-a de julio), ke Francujo finigos la komercadon de aŭtoj, kiuj uzas benzinon aŭ dizeloleon.

Laŭ Hulot tiu proponita celo estas “peniga”, aparte al industrio, sed “la kondiĉoj” por tia faro “jam estas aperintaj”, temas pri “vera revolucio”, senprokraste farenda, ĉar la problemo koncernas ankaŭ publikan sanon.

Francujo produktas la 100% elektran aŭtomobilon plej vendata en Eŭropo, nome “Renault Zoe”, kiu iomete superas vendadon de tiuj “Mitsubishi Outlander PHEV” kaj “Nissan Leaf”.

En la anonco la ministro aludis ankaŭ al la sveda firmao Volvo, kiu ekde 2019 produktos nur elektrajn aŭ hibridajn modelojn.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog