Azia sunenergia centralo aspektas kiel granda pando

Inaŭguriĝis en Ĉinujo ĉi-semajne nekutima sunenergia centralo – ĝiaj sunpaneloj estis aranĝitaj laŭ desegno de granda pando, kiu estas unu el la plej karakteraj bestoj de tiu lando.

Tiu centralo estas la unua de la ĉina firmao “China Merchants New Energy”, kadre de partnereco kun la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado (PUND), kiu estis subskribita septembre pasintjare. Ĝi situas en la urbo Datongo (Provinco Ŝanŝio, norde de Ĉinujo), kaj etendiĝas en areo de 248 akreojn, asertis UN.

Laŭ informoj de la firmao kiu respondecas pri la projekto, la centralo produktos, per plena kapablo, elektron je 100 MW (megavato), kaj 50 MW jam estas integritaj en la energia sistemo de la lando.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog