Fiŝoj estas iĝantaj transgenruloj pro kemiaĵoj de kontraŭkoncipiloj

Laŭ esploro fare de la profesoro Charles Tyler (Universitato de Exeter, Unuiĝinta Reĝlando), 20% de la vir-fiŝoj de riveroj iĝis transgenruloj pro kemiaĵoj de kontraŭkoncipiloj, produktoj por purigado, plastoj kaj komsmetikaĵoj, kiuj trafas la naturon venintaj el gargaroj de la loĝejoj. Ili estas montrantaj inajn trajtojn kaj eĉ produktantaj ovojn. Kelkaj spertis malpliigon je kvalito de spermo, kaj iĝis malpli agresemaj kaj konkuremaj.

“Ni demontras, ke kelkaj el tiuj kemiaĵoj influas la fiŝan sanon je amplekso pli alta ol tia taksata de ni” tio diris la profesoro, laŭ la gazeto Telegraph. “Per uzado de transgenraj fiŝoj breditaj por esplorado, eblas ekscii la reagojn de la besta korpo al tiuj kemiaĵoj. La oestrogeno trovita ĉe kelkaj plastaĵoj, ekzemple, trafas la korvalvojn”.

Laŭ la studo, 200 kemiaj substancoj de la kloaka sistemo povas efiki kvazaŭ oestrogeno, kaj kontraŭdeprimiloj ankaŭ estas kaŭzantaj modifojn en konduto de la fiŝoj.

Kadre de simpozio pri la 50-jariĝo de Fiŝkaptado-Societo de Britaj Insuloj, kiu okazas en la universitato de la 3-a ĝis la 7-a de julio, estos prelego pritraktanta tiujn esplorojn.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog