Ludilo kiu furoras inter infanoj maltrankviligas gepatrojn

 

Nova ludilo, kiu nuntempe allogas ĉinajn infanojn, zorgigas la gepatrojn kaj ĝi eĉ jam estas malpermesita en kelkaj urboj. Temas pri etaj arbalestoj (mezepokaj armiloj), kiu ŝajnas nedanĝeraj kaj pafas lignajn dentopikilojn – ili ja penetras en kartonon, pomon kaj nekuiritan viandon, laŭ oni vidas en filmetoj.

Se metalaj kudriloj anstataŭigas la lignajn dentopikilojn, ili eĉ sukcesas penetri en ladboteleton de gastrinkaĵo.

Celante eviti akcidentojn per tia ludilo, la jenaj provincaj ĉefurboj jam malpermesis ĝian komercadon: Ĉengduo (provinco Siĉuano), Kunmingo (provinco Junano) kaj Harbino (provinco Hejlongĝjango).

Kongrue kun la sinteno de gepatroj, JD.com e Taobao.com, kiuj estas la ĉefaj retbutikoj de la lando, anoncis siajn decidojn ne plu vendi la malgrandajn arbalestojn.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog