Giganta anaso estigas polemikon okaze de kanada jubileo

Artefarita giganta anaso estis luata por festi la 150-jariĝon de Kanado, kaj ĝi estas kaŭzanta polemikon en la urbo Toronto. La granda valoro pagita por tiu allogaĵo estas riproĉita de la loĝantaro, kiu ankaŭ pridemandas ĝian rilaton kun tiu jubileo, ĉar anaso estas nek kanada simbolo, nek ligita al iu ajn landa tradicio.

La lokaj autoritatoj elspezis 200 mil kanadajn dolarojn por luado kaj transportado de la anaso. Ĝi venis el Usono, kaj estis inspirita en artaĵo farita en la jaro 2007, de la nederlanda artisto Florentijn Hofman.

Tiu diskorda objekto estas ekspoziciita ĉe “Toronto Harbour” (Haveno de Toronto), kadre de la festivalo “Redpath Waterfront Festival”, kaj ĝi jam rolas ĉe multaj afiŝoj sur sociaj retejoj.

Ĉi-sabate, la 1-a de julio, markas la oficialigon de Kanado kiel lando. Antaŭ 1867 Britujo regis tiun regionon.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog