UN – La ĉijara Programo por Junaj Profesiuloj

Laŭ la novaĵagentejo “ONU News”, estas tempo por aliĝo ĉe Programo de Junaj Profesiuloj (angla mallongigo YPP), kies elektotaj kandidatoj estos invititaj al laborpostenoj en Unuiĝintaj Nacioj (UN).

Ĉijare la konkurso koncernas tri agadkampojn:
1) Politiko, Paco kaj Humana Sektoro – rilatanta kun homaj rajtoj, aferoj civilaj, politikaj kaj humanaj, juro kaj sekureco.
2) Administrado kaj Gvidado – rilatanta kun administrado, revizorado, financoj, homaj rimedoj kaj etiko.
3) Publika Informado kaj Konferencoj – rilatanta kun dokumentado, informado, lingvoj, protokolo kaj konferencoj.

Rajtas kandidatiĝi aĝantaj ĝis 32 jaroj kun diplomiĝo je la celata agadkampo, krom scipovo de la lingvoj angla aŭ franca. La limdato por aliĝo estas la 22-a de aŭgusto, pere de la retejo inspira.un.org. (LIGILO)

El la aliĝintoj oni elektos tiujn, kiuj rajtos trapasi skriban ekzamenon, kaj poste la sukcesintoj trapasos intervjuon. La aprobitaj en ĉiuj etapoj estos invititaj preni laborpostenon en UN.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog