Monero prokrastas aerflugon je pli ol kvin horoj

Iu aviadilo modelo Airbus A-380 de la flugkompanio China Southern malfrue deteriĝis, pro ĵetado de moneroj al unu el la motoroj, fare de maljunulino, kiu celis per tiu ago, bonŝancon por la vojaĝo.

Kelkaj pasaĝeroj rimarkis la maljunulino ĵetante la monerojn ekde la enira ŝtuparo de la aviadilo, kaj ili informis tion al la skipo, laŭ informis ĉi-merkrede (la 28-a de junio) la ĉinaj amaskomunikiloj.

Riparistoj faris revizion de la motoro, kie oni trovis unu moneron, kaj aliaj ok moneroj estis en apudaĵo. Tiu aerflugo inter la ĉinaj urboj Kantono kaj Ŝanhajo, kies tempodaŭro estas preskaŭ du horoj, deteriĝis kun prokrasto de pli ol kvin horoj.

Laŭ la pasaĝeroj, la maljunulino aspektas 80-jaraĝa kaj estis akompanata de edzo kaj aliaj familianoj.

En la lastaj jaroj multnombraj incidentoj okazis enaviadile fare de ĉinaj pasaĝeroj, kiel misuzo de danĝer-elirejo, atako al skipano, inter aliaj, kaj tio instigis la registaron starigi liston pri homoj malpermesataj en aerflugoj.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog