Futbalo – Mortis eks-arbitracianto kiu forsendis Pelé-n

 

Ĉi-lunde (la 26-a de junio) forpasis en Medeĝino (Kolombio) en la aĝo 84 jaroj Guillermo “Chato” Velásquez, kiu estis markita kiel la arbitracianto kiu montris ruĝan karton al la brazila futbalisto Pelé, kadre de amikeca futbalmaĉo inter la futbalteamo Santos FC kaj la olimpika futbalteamo de Kolombio.

Pelé (artistnomo de Edison Arantes do Nascimento) estas konsiderata unu el la plej elstaraj aŭ eĉ la plej elstara futbalisto en la tuta historio.

Tiu fakto okazis en Bogoto (Kolombio) je la 17-a de julio 1968, kie la plej fama 10-ĉemizulo Pelé estis tiam la plej elstara partoprenanto de la matĉo, en la stadiono El Campín. Al la brazila teamo, Kolombio proponis tian amikecan matĉon, kadre de pretiĝo de sia olimpika futbalteamo al Olimpiaj Ludoj okazonta en Meksiko samjare. Sed je la 42-a minuto de la unua duontempo Velásquez decidis montri ruĝan karton al Pelé, pro ties faŭlo je kontraŭa defendanto. (Sekve, laŭregule, Pelé tuj kaj sen anstataŭado forlasis la ludkampon kaj ne plu rajtus partopreni en la matĉo).

Sed pro tre furioza reago kontraŭ tiu forsendo de Pelé, kaj de la brazilaj ludistoj kaj de la loka spektantaro, la respondeculoj pri la maĉo, timigante baldaŭan tragedion, faris nekutiman decidon: la anstataŭo de la arbitracianto kaj la rekonduko de Pelé en la matĉo, sub la delirado de 60 mil spektantoj.

Rezulto de la matĉo: Olimpika Kolombia Nacia Futbalteamo (2) x (4) Santos FC.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog