Ĉevalo aŭkciita je BRL 7 milionoj mortis postmonate

cavalo

Mortis last-lunde vespere (la 19-a de junio), en la subŝtato Suda-Riogrando (Brazilo), la virĉevalo nomata “Equador de Santa Edwiges”, kiu nune staris inter la plej reliefigitaj reproduktantoj de la lando. Subite ĝi estis trafita de abdomena malkomfortaĵo, kies akriĝo mortigis ĝin, malgraŭ tio, ke ĝi estis zorgita de veterinara hospitalo ĉe la federala universitato de la urbo Pelotas-RS.

Tiu besto estis bredita de la faka bieno “Cabanha Santa Edwiges”, de la urbo São Lourenço do Sul-RS, kaj ĝi estis patro de diversaj idoj, kiuj estis premiitaj kadre de ĉeval-konkursoj.

Pasintmonate, je la 19-a de majo, grupo da 21 bredistoj kune aĉetis per aŭkcio tiun beston, kontraŭ entute 6,97 milionoj da realoj (tio estas pli ol du milionoj da usonaj dolaroj). Tiu ĉevalo, kiu estis el la brazila raso nomata “crioulo”, 11-jariĝus en la venonta oktobro.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog