Bebo naskiĝinta dum aerveturado rajtos senpagajn flugbiletojn dumvive

 

Hieraŭ, la 19-a de junio, la barata flugkompanio Jet Airways anoncis dumvivan donacon de senpagaj flugbiletoj al knabo naskiĝinta dum iu el ĝiaj flugoj inter Sauda Arabujo kaj Barato.

Al la patrino de la infano, la unua fazo de tiu nasko venis frue, kiam ŝi estis vojaĝanta en alteco de 10 mil metroj, ĉi-dimanĉe, la 18-a de junio. Je la akuŝo helpis membroj de la skipo, kune kun iu pasaĝero, kiu estas trejnita sukuristo.

“Jet Airways laŭdas sian teamon, pro ties reago kaj pretiĝo dum sukcesa apliko de koncerna trejnado, je agado kiu savis unu vivon”, tion asertis la proparolanto de la firmao.

Tiu flugo, kiu celis urbon sude de Barato, deflankiĝis al Mumbajo, kie la patrino kaj sia bebo estis kondukitaj al loka hospitalo. Ambaŭ bonfartas, laŭ informoj fare de la televida firmao CNN.

Nu, tiu bebo havos sufiĉajn opciojn pri flugvojaĝoj ĉe Jet Airways, kiu funkciigas 65 enlandajn kaj internaciajn aerliniojn, kaj havas sidejon en Mumbajo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog