Mortis toreisto vundita en taŭra batalludo

Iván Fandiño

La hispana toreisto Iván Fandiño mortis lastsabate (la 17-a de junio) en malsanulejo de la sudokcidenta franca urbo Mont-de-Marsan, kie li estis enhospitaligita post kornovundo kiu trafis lin dum toreado.

Fandiño, 36-jaraĝa, falis grunden post stumbli je sia tolo de toreado, kaj tiam lia pulmo estis trafita de la korno de la virbovo.

Tiu eŭska toreisto, kiu naskiĝis en la urbo Orduña (regiono de Bilbao – Hispanujo) estis partoprenanta en la toreadoj de la urbo Aire-sur-l’Adour (Francujo), kune kun la hispano Juan Del Álamo kaj la franco Thomas Dufau.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog