Alĝeriaj virinoj starigas novan rekordon pri purigado de teleroj

argelia

Formante la plej grandan homgrupon kiu purigis telerojn, per sapitaj manoj 412 virinoj enmetis Alĝerion en Guinness-libro de rekordoj.

Antaŭ oficiala juĝistino de Guinness-libro de rekordoj, tiuj 412 virinoj samtempe lavis po 2 telerojn. Tiu faro okazis lastvendrede (la 16-a de junio) en la ĉefurbo Argel, kadre de filantropia supeo aranĝita de marko de produktoj por purigado de mangilaro.

Laŭ Guinness-libro de rekordoj, la antaŭa rekordo pri purigado de teleroj okazis je la 15-a de novambro 2016, kiam 300 homoj faris la samon en Filipinoj, kie ankaŭ la koncerna evento estis okazigita de marko pri produktoj por purigado.

Tiuj informoj fontas el la franca novaĵagentejo AFP.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog