Polico senmaskigis falsan princon, kiu trompis eĉ famulojn

 

Italo 57-jaraĝa estis senmaskigita de la polico pro ŝajniĝi kiel membro de la reĝa familio de Montenegro kaj Makedonujo. Stefan Cernetic uzadis falsajn retejon, dokumentojn, kaj kontojn en sociaj retejoj cele akiri avantaĝojn kaj pagojn por ĉeesti en festoj kiel gravulo (angle VIP).

Per tia trompado la trompisto partoprenis diversajn eventojn inter ili renkontiĝoj kun politikistoj, gravuloj, kardinaloj kaj sportistoj, kiel la tenisludisto Novak Djokovic. Eĉ la aktorino Pamela Anderson estis lia viktimo, kiam en la jaro 2015-a ŝi genuiĝis antaŭ li, kiu deklaris ŝin grafino.

En la domo de Cernetic oni trovis falsajn diplomatajn pasportojn, atestilojn kaj stampilojn ŝtelitajn, krom aŭtomobilon kun la oficiala emblemo de Montenegro-Respubliko.

Alia viktimo de la trompisto estis la urbestro de Monopoli (Italujo), Emilio Romani, kiu asertis al la gazeto Daily Mail: ” Mi konsoliĝas sciante, ke mi ne estis la ununura homo trafita de li, ĉar tiu ulo faris la samon al aliaj urbestroj tra Eŭropo, kaj al famuloj”.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog