La aŭto, kiu provos superi la rekordon da 1.228 kilometroj/hore

bloodhound

Post preskaŭ dek jaroj da disvolvado, la veturilo “Bloodhound SSC” baldaŭ estos preta por plialtigi la rekordon pri rapideco surtere. Ĝi estos testita unuafoje je la venonta 26-a de oktobro – dudek jaroj post la atingo de 1.227,9 km/hore, fare de la veturilo “Thrust SSC” en la jaro 1997-a.

Tamen, per tiaj unuaj testoj okazontaj en flughavenoj de Unuiĝinta Reĝlando la akceliĝo, pere gasturbina motoro de aviadilo, trafos nur 320 km/hore, pro nesufiĉaj longecoj de la aviodromoj. La veturilo enhavas ankaŭ gasturbinan motoron de raketo, kiu estas disvolviĝanta cele al plena potenco. Entute ĝi estas 13,5 metroj longa kaj 7,7 tunoj peza.

En 2018, per la unua provo en la dezerto Kalaharo (Sud-Afriko), oni estimas atingi 1.287 km/hore, kaj iam poste tiu super aŭto klopodos iĝi la unua superinta 1.000 mejloj/hore (1.609 kilometroj/hore).

Bloodhound estos pilotata de Andy Green, kiu estas piloto de la Brita Reĝa Aerarmeo – ankaŭ la veturilo “Thrust SSC” en 1997 estis pilotata de li.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog