Post savo de virino, rekulpiĝinto pri krimoj estis kondamnita je “sep punoj” da ĝismorta malliberigo

virin-savo

La polico de la usona subŝtato Suda Karolino diskonigis fotojn pri savo okazinta pasintnovembre, de virino katenita kiel hundo, trovita ene de kontenero. Je la 31-a de aŭgusto 2016 Todd Kohlhepp (45-jaraĝa) efektivigis homforkapton de Kala Brown (30-jaraĝa) kaj ŝia koramiko Charlie Carver.

Carver estis mortigita de Kohlhepp, kaj morgaŭe al la savo de Brown, fare de la polico, lia korpo estis trovita entombigita en loko proksime al la kontenero.

Pro anonimaj denuncoj la polico decidis traserĉi la nemoveblaĵon de la dommakleristo Kohlhepp, kiu estas enlistigita ĉe aro da seksperfortuloj, kaĵ li jam plenumis 10-jaran arestadon pro homforkapto kaj seksperforto de 14-jaraĝa knabino.

Arestite, Kohlhepp konfesis la krimojn, kaj krome indikis la lokon kie li entombigis la korpojn de juna paro, kiu estis malaperinta de jaro. Tiu paro estis kontraktitaj por ĝardenado ĉe propraĵoj de la krimulo. Li konfesis ankaŭ al la policistoj, ke li rolis ĉe pafado okazinta en la jaro 2003-a en motorcikla vendejo de la urbo “Chesnee” (Suda Karolino – Usono), kie kvar homoj mortis.

Antaŭ du semajnoj Kohlhepp estis kondamnita je “sep punoj” da ĝismorta malliberigo, sen rajto pri kondiĉa liberigo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog