Post 17 jaroj da arestado, usonano estis liberigita pro malkovro de samaspektulo

ricky

Usona viro forlasis arestejon 17 jaroj post sia malliberigo pro krimo, kiu supoze faris iu samnomulo kaj samaspektulo lia.

Malgraŭ ke li insistadis je sia senkulpeco, en la jaro 1999-a Richard Anthony Jones estis kondamnita je 19 jaroj da malliberigo pro ŝtelo kun pligravigo ĉe superbazaro en la usona subŝtato Kansaso. Tiam fundamentis la verdikton nur personaj raportoj, ĉar fizikaj pruvoj kiuj ligis lin al la krimo ne estis.

En karcero, kunuloj sciigis al Richard, ke estas en tiu regiono iu viro konata kiel Ricky, kiu vere samaspektas al li. Tial en 2015 li petis helpon de de la organizaĵo “Midwest Innocence Project”, kiu helpas je ĝustigo de fuŝaj kondamnoj. La esploristoj malkovris, ke krom aspekti same al Richard, Ricky loĝis proksime al la krimloko, en la urbo Kansas City (Kansaso), kaj Richard loĝis ankaŭ em samnoma urbo, sed de alia subŝtato, nome Kansas City (Misurio).

Lastmerkrede (la 7-a de junio), al la atestantoj, kiuj kondukis Jones al tia kondamno, estis prezentita la fotoj de tiuj du viroj, kaj tiam oni konkludis, ke ili ne plu certas pri kiu estus la krimulo. Post tio Jones estis liberigita.

“Mi ne kredas je bonŝanco, sed je beno”, tion diris Jones al la gazeto “Kansas City Star”, pri la trovo de sia samaspektulo.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog