Forpasis Adam West, la ĉefrolulo de Batman en televido

batman-adam-est

Adam West, kiu estas konata pro lia aktorado kiel la heroo “Batman” ĉe TV-serio dum la jaroj 1960, forpasis en la aĝo 88 jaroj en Losanĝeleso (Usono). Laŭ la brita TV-firmao BBC la aktoro suferadis je leŭkemio.

Komunikaĵo aperinta sur Tvitero-konto de la aktoro asertas, ke la forpaso okazis vendredvespere (la 9-a de junio) – “Nia amata Adam West mortis lastnokte. Li estis grandioza. Ni ege sentos lian mankon. Ni scias, ke ĉiuj vi ankaŭ sentos lian mankon”.

Adam West ekis sian artkarieron en la jaro 1957-a per la filmo “Voodoo Island”, sed lia nomo ne estis agnoskita je tiu laboro. Post tio li partoprenis diversajn seriojn, sed famiĝis rolante kiel “Batman” en la samnoma TV-serio, kiu aperadis de 1966 ĝis 1968.

Adam estis edziĝinta al Marcelle ekde 1972. Li lasis ses filojn, kvar nepojn kaj 2 pranepojn.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog