Ĉina urbo adoptas “unuhundan politikon”

ununura-hundo

Simile al la loĝantara kontrolo praktikita dum dekoj en Ĉinujo, nome “unuinfana politiko”, la urbo Cindao en la provinco Ŝandongo decidis implementi la “unuhundan politikon”.

Laŭ la decido de la urbodomo, ĉiu familio rajtas posedi po unu hundon. Krome, la propruloj estas devigataj konservi la la beston vakcinita, ekipita kun blato kaj registrita ĉe aparta oficejo publika.

La municipa registaro publikis ankaŭ liston enhavanta “40 malpermesatajn rasojn”, kiuj estas taksataj kiel “danĝeraj al socio”. Inter ili estas germana ŝafhundo, leporhundo, tibeta korthundo, pitbulo kaj dobermano.

Pro kreskado de la mezklaso, la nombro de dorlotbestoj ege pligrandiĝis en tiu lando. Laŭ la ĉina registaro tiu kreskado okazas je la ritmo de 10% jare.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog