Japanujo aprobas leĝon kiu permesos la abdikon de la imperiestro Akihito

Akihito

Ĉi-vendrede, la 9-a de junio, la Supera Ĉambro de Japanujo aprobis la leĝproponon, kiu  permesos al la imperiestro Akihito transdoni la tronon al sia filo, la kronprinco Naruhito. En la daŭro de 200 jaroj, la okazintaĵo estos la unua tia en tiu lando.

La regularo pri la imperiestra familio ĝis tiam ne permesis tian eblecon pri abdiko, kaj la ĵusa leĝo venas reage al plendo de la 83-jaraĝa monarko koncerne al sia maljuneco kaj delikata sano.

Nun la registaro difinu la daton de abdiko, kiu okazu ĝis tri jaroj post publikigo de la leĝo, kiu validas nur por la Imperiestro Akihito.


Ĉi tiu teksto estas adaptaĵo fare de Paulo Cesar Pires el portugallingva artikolo.

Advertisements

Publikita de

Paulo Cesar Pires

https://esperanto.blog